Songtexte.com Drucklogo

Revu viviganto Songtext
von La Perdita Generacio

Revu viviganto Songtext

Estas tro fride ĉi tie
Socio fermiĝis jam
"Tro stranga, tro eta, tro aĝa"
Kvankam mi nur serĉis am′

Sin malmoligi estas komforte
Sed kiu nin varmigos, se ni ne estas varmigantoj?


Ni bezonas niajn revojn
Pri verda mond'
Ni bezonas ĉiajn revojn
Se ili estos perditaj
Ni estus kaptitaj
Fikse rigardantaj la grizan
Do, revu pri bon′
Kune vivigu la esperon

Voĉoj nin flustras
"Neniam aliaj ŝatas vin
Ne manĝu, ne dancu, ne estu
La registoj prizorgu sin"

Sin kuntirigi estas facile
Sed kiu revolucios, se ni ne faras revolucion?


Ni bezonas niajn revojn
Pri verda mond'
Ni bezonas ĉiajn revojn
Se ili estos perditaj
Ni estus kaptitaj
Fikse rigardantaj la grizan
Do, revu pri bon'
Kune vivigu la esperon

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von La Perdita Generacio

Quiz
Wer will in seinem Song aufgeweckt werden?

Fans

»Revu viviganto« gefällt bisher niemandem.