Songtexte.com Drucklogo

Ne eblas kalkuli Songtext
von La Perdita Generacio

Ne eblas kalkuli Songtext

Ni vojaĝis per ridetoj
ni esploris pri sekretoj
ni rigardis la steletojn
leviĝantajn super nia amorado sur herbej′

Ni aŭskultis la fabelojn
manĝis lipojn kaj nudelojn
flugis ni kiel abeloj
leviĝantaj kontraŭ scio alten super dormulej'

Ne eblis kalkuli ĉiujn
nek eblecojn nek la stelojn ĉirkaŭ ni

Ni komponis apud ondoj
Perleteris korespondoj
Aperigis novajn mondojn
Aperigis novajn niojn kunplektitajn de esper′


Ni konstruis propran liton
kolektinte masoniton
Foje jesis ni invitojn
Ofte revis ni ĝis sonĝoj pri pacemo sur la ter'

Ne eblis kalkuli ĉiujn
nek amikojn nek la tagojn antaŭ ni

Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia
Sen vi mia korpo eĉ estintus alia
Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia

Nun ni glitas je deklivo
vundiĝinta perspektivo
malfokusas la motivo
malfondumas kontraŭvole fundamenton de l' agrabl′

Mi neniam povis plori
vi neniam maldeĵori
ĉu kapablos ni memori
ke elektis ni la plej belan juvelon de la sabl′

Ne eblas kalkuli ĉiujn
nek momentojn nek la sentojn inter ni


Sen vi mia cerbo ne estintus ĉi tia
Sen vi mia korpo eĉ estintus alia
Sen vi ne ekzistus la homo ĉi-mia

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von La Perdita Generacio

Fans

»Ne eblas kalkuli« gefällt bisher niemandem.