Songtexte.com Drucklogo

Liza pentras bildojn Songtext
von Persone

Liza pentras bildojn Songtext

Longe for de mia mond′
Mi portiĝis per etera ond'
Al loko stranga tre
Fore de l′ amika rond'
Plene je demandoj sen respond'
Kaj motorpane′

Marso aŭ Aldebaran′
Stelo sen samidean'
Vere mankis ies akompan′

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol′
Perdiĝis kun la vol'
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu


Mi promenas dum vesper′
En la poŝ' bileto kaj moner'
Por subteni min
Estas sur la tuta ter′
Unu nur kun ĝusta karakter′
Por kompreni min

Ĉu kritiko aŭ admon'
Ĉu ideo aŭ propon′
Vi kontaktu min per telefon'

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu′
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol′
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu

Eble mi jam sciis dekomence
Eble malgraŭ ĉio pravis mi

Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu'
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol′
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu


Liza ĉiam volis pentri bildojn
Kaj ankaŭ mi, sed ne kun sama ĝu′
Kaj mia farbskatol'
Perdiĝis kun la vol′
Sed Liza pentras bildojn daŭre plu
Liza pentras bildojn daŭre plu
Verŝajne Liza pentras bildojn daŭre plu

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Quiz
Wer besingt den „Summer of '69“?

Fans

»Liza pentras bildojn« gefällt bisher niemandem.