Songtexte.com Drucklogo

Pacon de Dio Songtext
von La Perdita Generacio

Pacon de Dio Songtext

Ĉu rajtas mi puni la genajbarojn de iu, kiu mokis kun la kuzo de mi?
Ĉu bone, se mi antaŭrebatus, se ŝatus mi montri la pacon de Dio?
Ĉu rajtas mi detrui la domon de homo, kies fipopolo ne plaĉas al mi?
Ĉu bone, se mi daŭre malamu pro pek′ de Adamo ĉe l' nomo de Dio?
Ĉu mi min sentos sekura per esti terura?
Ĉu mi trovos sekuron
El la plej granda muro?


Ĉu estas revenĝo mortigi dekope de tiuj, kiuj eĉ ne aŭdis pri ni?
Ĉu povas militaviadiloj mil esti la iloj plej taŭga por Dio?
Ĉu mi min sentos sekura per esti terura?
Ĉu mi trovos sekuron
El la plej granda muro?

Dum kiom da jaroj kulpindas historio?
Ekde kiam fripono ekiĝus viktim′?
Ĉu bone, se mi antaŭrebatus, se ŝatus mi montri la pacon de Dio?

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von La Perdita Generacio

Fans

»Pacon de Dio« gefällt bisher niemandem.