Songtexte.com Drucklogo

En akvo de la Klara fonto Songtext
von Jacques Yvart

En akvo de la Klara fonto Songtext

En akvo de la klara fonto
Ŝi tute nuda banis sin
Sed forblovis la vent′ sen honto
La vestojn de l' ĉarma knabin′

Al mi ŝi signis pro pudoro
Petis: "Kovru min per foli'
Per folioj de vit' aŭ floroj
Jen per lekant′, jen per lili′"

Ĉar ŝi maldikis en ĉi pozo
Do korsaĵeton faris mi
El petaloj de unu rozo
De unu roz', ne unu pli


El vitobranĉo en proksimo
Jupeton jen drapiris mi
Tiel etis la belulino
Sufiĉis ja nura foli′

Dankema kvazaŭ al hazardo
Ŝi kun brakumo kisis min
Kaj responde pro mia ardo
Jen resenvesta la ondin'

La junulin′ la ludon ŝatis
Ĉar en la fonto ja sen pent'
Tute nuda ŝi sin banadis
Preĝante nur ke blovu vent′
Ke blovu vent'

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Jacques Yvart

Quiz
Wer will in seinem Song aufgeweckt werden?

Fans

»En akvo de la Klara fonto« gefällt bisher niemandem.