Songtexte.com Drucklogo

Tempomaŝino Songtext
von Inicialoj DC

Tempomaŝino Songtext

Lasis mi tute laŭvole
Zorgojn ĉe landlima kontrolo
For de domo for de Rom′ for de vi
Vortoj vundis min kiel pistolo
Kaj nur povis trovi mi konsolon
For de domo for de Rom' for de vi

Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin′
Kaj pro tiu son' estas kiel Rom' kun vi
Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
Kaj kun tiu son′ venas la fantom′ de vi

La skotero bruas
Preter mi veturas
En tempotruon falas mi
Tiam iĝas nun
Kaj itala sun'
Ŝajne tuj brilas super mi


Mi perdiĝas sen min senti stulta
Mi ĝuadas la vivon malkune
For de domo for de Rom′ for de vi
Mi vojaĝas ripozas multe
Ne bezonas plu vekiĝi frue
For de domo for de Rom' for de vi

Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin′
Kaj pro tiu son' estas kiel Rom′ kun vi
Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
Kaj kun tiu son' venas la fantom' de vi

La skotero bruas
Preter mi veturas
En tempotruon falas mi
Tiam iĝas nun
Kaj itala sun′
Ŝajne tuj brilas super mi

Mi provas forgesi (mi provas forgesi)
Mi volas forgesi (mi volas forgesi)

Sed subite eklaŭtas eta tempomaŝin′
Kaj pro tiu son' estas kiel Rom′ kun vi
Kie ajn mi troviĝas ĉiam ĝi trafas min
Kaj kun tiu son' venas la fantom′ de vi


(Fantom' de vi)
(Fantom′ de vi)
(Fantom' de vi)
(Fantom' de vi)
(Fantom′ de vi)
(Fantom′ de vi)
(Fantom' de vi)
(Fantom′ de vi)

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Quiz
Wer singt das Lied „Applause“?

Fans

»Tempomaŝino« gefällt bisher niemandem.