Songtexte.com Drucklogo

Dankon Songtext
von Jonny M

Dankon Songtext

Esperanto...

(Ke vi ĉiam ĉeestas kun mi)

Mi volas diri dankon
Al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon, ke vi ĉiam ĉeestas kun mi

En mia vivo, multe okazis, multe sukcesis
Kaj mia fido per bonaj amikoj kreskis
Estis longa vojo sed la povo de la homoj
Kreis propran mondon kun belaj sonoj
Kun kelkaj malfortoj, tion mi konfesas
Sed ni povos ŝanĝi tion, mi promesas
Jes ja

Mi volas diri dankon
Al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon, ke vi ĉiam ĉeestas kun mi

Mi volas diri dankon
Al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon, ke vi ĉiam ĉeestas kun mi


Do, dankon al Flo, la kreinto de Vinilkosmo
Ununura eo-eldonejo, indas por nia muzik' la vendejo
Kaj dankon al Leo Sakaguĉi, DoĴo Esperanta kiu povas tuŝi vin
Per sia muzik', kia bona rim', ĉar li estas bonega amik'

Dankon al Pafklik kaj Eterne Rima, vi kaj JoMo faras bonan muzikon
DĴ Gunnar, Kimo, kaj Dolĉamar, do ĝis la venonta rekontiĝo
Mojosecon kaj muzikon, tiu moto ĝustas laŭ mia opinio
Ĉu vi divenis, kiu estas tio? Ankaŭ dankon al Muzaiko

Dankon krokodiloj kaj naciaj parolantoj, kaj por ĉiuj kiuj lernas Esperanton
Kaj finfine mi diras dankon, al la movado estu tiu kanto

Ĉar mi volas diri dankon
Al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon, ke vi ĉiam ĉeestas kun mi

Mi volas diri dankon al Varsovia Vent' kaj aliaj elsendejoj
La GEJ, TEJO, IJK, la JES, FESTO, ktp
Herzberg am Harz, dankon pro la ĉiama subteno de nia movad'
Dankon pro la lingvaj insuloj, kaj mi dankas niajn spriritistajn pensulojn

Mi volas diri dankon
Al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon, ke vi ĉiam ĉeestas kun mi

Mi volas diri dankon
Al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon, ke vi ĉiam ĉeestas kun mi


Dankon al Ludoviko, kaj ĉiu malrealigita milito
Kaj ĉiu Esperanta ligilo, dank' al ret' kaj ĉiu homa konatigilo

Mi volas diri dankon
Al miaj plej bonaj amikoj en la mondo
Do dankon, ke vi ĉiam ĉeestas kun mi

(Ĉiam ĉeestas kun mi)

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Jonny M

Quiz
Wer singt über den „Highway to Hell“?

Fans

»Dankon« gefällt bisher niemandem.