Songtexte.com Drucklogo

Mia knabino Songtext
von Persone

Mia knabino Songtext

Ŝi ne estas la plej gaja knabin′
Ofte trafas ŝin melankoli'
Ŝi nek estas la plej bela knabin′
Iom dika estas fakte ŝi
Ofte pensas ŝi nur pri si mem
Mankas la konsiderem'
Sed ŝi estas mia knabino


Ŝia virto estas malzorgem'
Ĉion tenas ŝi en bonmalord′
En diskutoj malgraŭ kiu tem′
ĉiam venas ni al malakord'
Nokte dormas ŝi sur mia brak′
Vekas min per ronka krak'

Sed ŝi estas mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Kiu volas konsoli min, kiam mi kore plore lamentas
Kiu povas kompreni min, kiam mi diras kion mi sentas
Kiu emas pardoni min, kiam mi agis stulte kaj pentas
Kiu eltenas min, kiam mi estas nur mi mem

Mia knabino, nur ŝi eltenas min
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin
Mia knabino, mi amas ĝuste ŝin

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Persone

Quiz
Wer ist gemeint mit „The King of Pop“?

Fans

»Mia knabino« gefällt bisher niemandem.