Nova Viv' Songtext
von Kore
Nova Viv' Songtext
Ĉe via pordo legeblas nom′
Vi perdis tempon sen util'
Telefonis neniu hom′
Turniĝas la gas-registril'
Rekomenco
Sopiras vi al nova viv'
Ne gvidu providenco
Vin ĝojigas perspektiv′
Se ĉio refarendas - nova futur′
Komencu ĉe la komenc'
Forgesu tagojn de ŝajn-sekur′
Kaj preĝojn sen rekompenc'
Nova senco
La pasintec′ estas nura memor'
Tro nigris la tendenco
Forfluis sento el la kor′
A new start - Nova vivo
A new man - Nova homo
Mizeras vojo de malestim'
Vi finis ĝin per klara lum'
Mucidan muron sen vivo-anim′
Vi kovris per amo-parfum′
En esenco
Neniam tro malfruas ŝanĝiĝ'
Nun foras nigra penso
Ĝi prilumiĝas en feliĉ′
A new start - Nova vivo
A new man - Nova homo
Vi perdis tempon sen util'
Telefonis neniu hom′
Turniĝas la gas-registril'
Rekomenco
Sopiras vi al nova viv'
Ne gvidu providenco
Vin ĝojigas perspektiv′
Se ĉio refarendas - nova futur′
Komencu ĉe la komenc'
Forgesu tagojn de ŝajn-sekur′
Kaj preĝojn sen rekompenc'
Nova senco
La pasintec′ estas nura memor'
Tro nigris la tendenco
Forfluis sento el la kor′
A new start - Nova vivo
A new man - Nova homo
Mizeras vojo de malestim'
Vi finis ĝin per klara lum'
Mucidan muron sen vivo-anim′
Vi kovris per amo-parfum′
En esenco
Neniam tro malfruas ŝanĝiĝ'
Nun foras nigra penso
Ĝi prilumiĝas en feliĉ′
A new start - Nova vivo
A new man - Nova homo
Lyrics powered by www.musixmatch.com

