Songtexte.com Drucklogo

Drag Queen Songtext
von Kore

Drag Queen Songtext

Veras ja, mi flugas for
Kiam eknoktas la dekor′
Salut' al tago pro urĝa bezono
Beliĝu mia korpfasono

Veras ja, dum izoleco
Ne ridas la nokt′ pri mia speco
Turmentas tiu helo de ĉiu tago
La nokto estas nura blago

Veras ja, jen la nokta reĝino
Aŭ taga reĝ' kun arda korinklino
Sin perdi en la korpo de ŝi
Ĉar daŭre logas la gracio, sed kia gracio?
Ĉu ina gracio?
Ĉu vira gracio?
Mia gracio

Drag queen sub mia bela ŝminko
Virinas viro sen konvinko
Drag queen moviĝas ĝis anhelo
Podie dancas reĝa stelo, reĝa stelo


Veras ja subhaŭtas la em'
Skulptiĝas dum nokt′ mia mem′
Dum tag' ŝi vivas en korpo de mi
Kiu dum nokt′ estas fikcio

Veras ja, dum izoleco
Ne ridas mi pri ŝia speco
Ja mi scias, ŝi neniam amis min
Nur skiz' de mia inrafino, mia inrafino

Drag queen sub mia bela ŝminko
Virinas viro sen konvinko
Drag queen moviĝas ĝis anhelo
Podie dancas reĝa stelo, reĝa stelo

Nokta reĝino aŭ taga reĝ′
Pasa ĝu', pasa ĝu′
Pasa ĝu', pasa ĝu'
Vesta fascino, sed via kor′ ardas plu
Sentiĝas bedaŭr′ ne vivi sen neglekto
Pri ĉi elekto, sen neglekto
Pri ĉi elekto, sen neglekto
Pri ĉi elekto

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Kore

Fans

»Drag Queen« gefällt bisher niemandem.