Songtexte.com Drucklogo

Moleo 22a Songtext
von Kjara

Moleo 22a Songtext

Septembro venas
sur dolĉaj notoj
de la somero je la fino.
La promenadoj ĉe la dudekdua
estas kutimo viviga.
Kaj en tutsola la koncentriĝo
mi spiras salo-aeron.
Pied′ malseka, luno kaj polvo
Jen okazaĵo normala.
Vi kiel mi serĉas la ŝirmon tra la
faldoj de maro.
Vi kiel mi vizaĝon montras por
ektrovi kialon.
La paroj vicas tre malrapide
laŭ la boatoj ripozantaj.
Atendas ili unuan filon
aŭ eble novan sezonon.
Kaj jen rigardoj, sendecidaj, ŝvebantaj
de homoj rigidaj ĉe vena destino.
Kaj jen rigardoj, sendecidaj, ŝvebantaj
de homoj rigidaj ĉe vena destino.
Vi kiel mi serĉas la ŝirmon tra la
faldoj de maro.
Vi kiel mi vizaĝon montras por
ektrovi kialon.
Ronda kiel la mondo, per mano.
Ronda kiel la mondo, per mano.
Vi kiel mi serĉas la ŝirmon tra la
faldoj de maro.
Vi kiel mi vizaĝon montras por
ektrovi kialon.

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Fans

»Moleo 22a« gefällt bisher niemandem.