Songtexte.com Drucklogo

Dormu milde Songtext
von Kajto

Dormu milde Songtext

Suno moŝta post minuto
Diafana gemrubeno
Riverencos kun saluto
Al la nokta suvereno
Luno brila el sateno
Jam arĝenta en ĉielo
Ĉio mutas en sereno
Dormu milde, brila stelo


Infanetoj dum balbuto
Time ploras sen ĉagreno
Trankviligas ilin fluto
Kaj fabelo pri delfeno
Kaj malantaŭ la kurteno
Kvankam regas la malhelo
Ili kuŝas sur kuseno
Dormu milde, brila stelo

Nek diskuto, nek disputo
Foren pluas la promeno
En pupejo aŭ kajuto
Trans la montoj ĝis haveno
Morgaŭ floros la mateno
Belos kiel akvarelo
Sed silente nun sen ĝeno
Dormu milde, brila stelo

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Beliebte Songtexte
von Kajto

Quiz
Whitney Houston sang „I Will Always Love ...“?

Fans

»Dormu milde« gefällt bisher niemandem.