Songtexte.com Drucklogo

Droniga pasio Songtext
von BaRok' Projekto

Droniga pasio Songtext

Ŝi estas bela brunulin′
Duone fiŝo, duone virin'
Longaj haroj, nigraj kiel karbo
Patrin′ de l' akvo, oni nomas ŝin

Iara estas ŝia nom'
Reĝino de la river′
Eniras orelojn mortiga kant′
Vi ne aŭdu ĝin!
Vi ŝtopu orelojn kaj fermu okulojn
Perfido de l' sento


Ŝia kantado ravas virojn kiuj aŭdas ŝin
Ŝia beleco blindigas
Ili sekvas sirenon al profundeco
Kaj de tie ne revenas

Sub la plenlun′ Iara aperas por hipnotigi
Ĉarmega kant', alvoko al la mort′
Droniga pasio

Je la nokto vi ne iru al la riverbordo
Ŝi allogas kun bela voĉo
Droniga pasio

Ŝia kantado ravas virojn kiuj aŭdas ŝin
Ŝia beleco blindigas
Ili sekvas sirenon al profundeco
Kaj de tie ne revenas

Songtext kommentieren

Log dich ein um einen Eintrag zu schreiben.
Schreibe den ersten Kommentar!

Quiz
„Grenade“ ist von welchem Künstler?

Fans

»Droniga pasio« gefällt bisher niemandem.